Booooooooooonan matenon Tuluzo !
Mi estas Lucas, 25-jara, ĉiam serĉante aventurojn !
Mi estas unu el la novaj volontuloj de EKC kaj mi laboros unue in Tuluzo kaj due en Slovakio !
Kial homo kiu havas Magistron pri “pliigita kaj virtuala realaĵo” troviĝas en civita servo por helpi kreskigi la utiligadon de la lingvo Esperanto? Tre bona demando !
Eterna scivolemulo, mi interesiĝas pri preskaŭ ĉio, ĉefe pri kuirado, historio, naturo kaj lingvoj !
Mi malkovris Esperanton hazarde antaŭ kelkaj jaroj, vagante en Vikipedio. Mi lernis ĝian historion, valorojn kaj ĝian celon. Mi decidis konservi en mia kapo tiun lingvon por tiam, kiam mi havos tempon por praktiki ĝin.
Post unua profesia sperto en Munkeno pri aŭtonomaj veturiloj, mi volis fari paŭzon kaj vidi aliajn horizontojn. Kio pli bonas por tio ol civita servo ?
Kiam mi vidis la mision de EKC, mi rapidis kandidatiĝi ! Kelkajn intervjuojn kaj alvokojn poste, jen, mi estas volontulo pro servi Esperanton !
Via humila servisto,
Lucas