Kiel ni informis en la pasinta Krokodil’, UEA lanĉos unuafoje en la tuta mondo skriban ekzamenon porĉiuj personoj, kiuj deziras akiri atestilon pri sia kapablo en Esperanto, konforme al la niveloj B1, B2 kaj C1 de la Komuna Eŭropa Referenc-Kadro.
Tiu granda evento okazos la 9an de junio en pli ol 20 urboj, inter kiuj estas Tuluzo.
Por taksi vian nivelon, eblas elŝuti la specimenojn el la retejo de edukado.net aŭ kontakti nian asocion.
La tutmonda ekzameno estas skriba, sed ĝia atestilo estas memstara kaj havas propran valoron eĉ sen la parola parto.
Vi konservos la elekteblon trapasi tiun duan parton en alia okazo (precipe dum kongresoj).
Aliĝi por trapasi la tutmondan ekzamenon eblos ĝis la 15a de majo (kontaktu nin).
Jam aliĝis 90 personoj. ĉu ankaŭ vi volas sperti ĝin?