La familio

19,00

La romano rakontas al ni la amon de Juehui, la tria filo de riĉa eksguberniestro, al servoknabino Mingfeng, la amon de lia pli aĝa frato Juemin al sia kuzino kaj la amon de lia plej aĝa frato Juexin al la kuzino Mei, kiu devis rezigni sian korinklinon al Juexin kaj edziniĝi al neamata viro, pro interveno de la patrino. Juexin devis edziĝi al bela kaj milda knabino Ruijue, tamen ne povis vivi sen bedaŭro, pro sufero de Mei, kiu poste mortis juna pro ĉagreno. Juehui verŝis al Mingfeng sian koron kaj promesis ŝin edzinigi, sed lia avo donacis tiun 17-jaran servoknabinon al sia riĉa maljuna amiko Feng kiel konkubinon. Juehui streĉe sin okupis en lukto de studentoj kontraŭ maljustaj militistoj kaj preteratentis la helpopeton de Mingfeng. En malespero, la knabino sin dronigis en lageto de la familia ĝardeno kaj alia servoknabino devis konkubiniĝi al Feng anstataŭe. Juehui indigniĝis pro tio kaj decidis ribeli kontraŭ la feŭdisma familio sub la regado de lia despota avo.

La avo decidis fianĉigi Juemin al nevino de Feng. Juemin malobeis lin kaj sin kaŝis. La avo indigniĝis pro lia ribelo kaj taskis Juexin eltrovi kaj hejmenvenigi la pli junan fraton, kies kaŝejon sciis Juehui, kiu tamen rifuzis kunagi.

La kvara kaj kvina onkloj de Juehui kaŝe luis domojn por loĝigi siajn kromvirinojn. Informiĝinte pri tio per denunco, lia avo koleregis, malsaniĝis pro konfliktiĝo kaj mortis. Sekve de tio okazis kverelo inter liaj filoj pro la heredaĵoj. Pro superstiĉa kredo, ke akuŝo povas suferigi la animon de la mortinto, la edzino de Juexin, kiu baldaŭ akuŝos, estis forsendita en kamparon kaj pro manko de ĝustatempa medicina helpo mortis de malfacila akuŝo, kio dolorigis la koron de Juexin, kiu eĉ ne povis vidi sian amatan virinon dum la krizo, pro malhelpo de la parencoj superstiĉaj.

Juehui, kiu diligente studis progresemajn librojn kaj gazetojn kaj energie laboris por redakti gazeton por junularo, neniel povis plu toleri la kunvivon en la familio kaj decidis ĝin forlasi kaj forveturi al la urbo Ŝanhajo, kie ardis la progresema movado kaj brilis la espero de la nova generacio.

Per la rakonto pri batalo de la juna generacio, kun Juehui kiel la reprezentanto, kontraŭ la feŭdisma forto, reprezentata de lia avo, en la granda familio de kvar generacioj sub la sama tegmento, la romano “La Familio” de Bakin prezentas al ni la progreseman tendencon de la ĉina junularo en la periodo de la dudekaj jaroj. Tiu majstra verko ludis gravan rolon en la batalo kontraŭ feŭdismo kaj donis grandan influon al la ĉina junularo en la tridekaj jaroj post sia apero en 1931 en la ŝanhaja ĵurnalo “Tempo”, kaj poste libroforme en 1933. Sub ĝia kuraĝigo, multaj junuloj komencis sian bravan batalon kontraŭ feŭdismo por progreso de la socio. “La Familio” estas ne nur unu el la ĉefverkoj de Bakin, sed ankaŭ unu el la monumentoj en la historio de la ĉina moderna beletro.

Restas nur 1 en stokejo

Kategorio

Priskribo

Bakin (Ba Jin, Pa Jin)

ĈEE. Beijing. 1999

572 paĝoj, 21 cm

“La familio”, verkita de Bakin, fama ĉina verkisto, honora prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Print Friendly, PDF & Email