Vojaĝo kun Katrina

4,00

Johansson Sten

JEL. Toyonaka. 2007

54 paĝoj, 21 cm

Facila legado – krimfikcio

________________________________

La iom romantika rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustecoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ne lastkaze apliko de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunikproblemoj.

Restas nur 1 en stokejo

Kategorio

Priskribo

La rakonto skribiĝis en facila E-o, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekontataj vortoj estas en esperanto klarigitaj fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj. La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu individue ĉu por engrupa legado.
Kvankam la verko estas enhava daŭrigo de La krimo de Katrina, alia facila rakonto de la sama aŭtoro, ĝi ĝueblas ankaŭ kiel memstara legaĵo. La tria ero de la serio estas kaj Katrina malfruas.
Jen teknikaj klarigoj pri la vortostoko por la instruantoj baze de la Katrina-libroj.

Fonto: Edukado.net
Rekta ligilo : http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=18953

Print Friendly, PDF & Email