Saluton al ĉiuj!
Reveninte el Germanio antaŭ kelkaj tagoj, estas tempo por mi rakonti al vi pri mia sperto en civita servo. Ĉi tiu artikolo anoncas la finon de mia volontula jaro.
Mi estis en Germanio por la misio partnere kun GEJ kaj pli specife en Esperanto-Stacio kiu troviĝas en Halbe, kelkajn kilometrojn de Berlino. Mi alvenis al la Esperanto-Stacio komence de aprilo 2023.
Mia unua misio estis helpi organizi kaj prepari la inaŭguron de Esperanto-Stacio. La loko jam akceptis grupojn en sia loĝejo kaj ankaŭ danckursojn en sia dancoĉambro, lingvokursojn en la komuna laborĉambro kaj multajn aliajn aranĝojn. Sed la inaŭguro oficialigis la lanĉon de Esperanto-Stacio al la plej granda nombro da homoj. La projekto estis lanĉita antaŭ 5 jaroj, la loko estis preskaŭ ruino, do estis grave inaŭguri ĉiujn verkojn kaj la laborojn faritajn de Ralf kaj la aliaj personoj kiuj partoprenis en la projekto.
Dum ĉi tiuj 5 monatoj mi partoprenis ankaŭ en la projekto KEKSO en Braunschweig organizita de GEJ kaj en la projekto BEMI-semajno (por biciklantoj) kaj ankaŭ LUDO (por ludantoj) en Esperanto-Stacio.
Krome, mi povis helpi kiam Ralf bezonis tion. La misio estas finfine sufiĉe diversa. Sed la misio, kiu plej fierigis min, estis helpi organizi la Esperanto-Stacion kaj vidi novajn ĉambrojn viviĝi post esti enterigitaj sub la polvo.
Danke al mia misio mi ankaŭ povis viziti la regionon.
Vivi eksterlande estas sperto farenda. Mi ŝatis esti mergita en lando, kiun mi ne konis kaj kie mi ne parolis la lingvon. Komence ĝi estas laciga ĉar eĉ la plej simplaj aferoj fariĝas pli komplikaj, sed oni lernas rapide kaj rapide superas tion. Dankon al Ralf kaj Esperanto-Stacio por ebligi al mi havi ĉi tiun sperton. 🙂
Kaj por la plezuro dividi mian tutan sperton, jen kelkaj linioj pri la 7 monatoj en Tuluzo.
Ni bonŝancis tre bone interrilati inter volontuloj (Yentl, Constance, Daniela kaj mi) sed ankaŭ kun la membroj de la asocio ĝenerale.
Ni tiel povis plene profiti niajn projektojn kiel la radioelsendon, eventojn, lingvokafejon, atelierojn kaj multajn aliajn.
Sed ankaŭ ni plene profitis je la Esperanto-renkontiĝoj kie ni sukcesis krei ligojn kun novaj homoj. La unua KEKSO en Saarbrücken kie ni parolis malmulte sed kie ni faris nian unuan grandan progreson en Esperanto, JES kie ni dividis la jarfinajn festojn, RenKEJtiĝo en Manresa kie ni povis renkonti amikojn sed ankaŭ renkonti novajn, KEKSO en Brauschweig kie ni retrovis unu la aliajn post disiĝo en niaj misiaj landoj. Sen forgesi Arrout.
Civita servo ĉe EKC estas multaj renkontoj, emocioj kaj novaj spertoj, neatenditaj kaj varmaj!
Eĉ se mia civita servo finiĝos, mi esperas reveni al Esperanto-renkontiĝoj por vidi novajn vizaĝojn, malnovajn, kaj krei novajn spertojn kaj memoraĵojn.
Gxis 🙂
Julie.
Septembro 2022 / Aŭgusto 2023