Pliaj novaĵoj el Tahitio

Post unu jaro kaj duono en Polinezio, kaj post mia unua artikolo ĉi tie, mia vidpunkto pri Tahitio evoluis.

Cet article est seulement en espéranto.

Kelkaj el vi memorigas la reklamo pri Taisiana sapo (Tahiti douche). Kvankam mi vidis multajn akvofalojn, mi vidis neniam virinojn vidigante siajn mamojn.

La popoloj estas ĉefe afablaj kaj bonvenigemaj. La bildo pri la koliero por bonvenigi vin veras.

Mi loĝas 10 kilometrojn de la laborejo per sufiĉe danĝera vojo kiam kiel mi oni biciklas . Tio multe ŝanĝiĝas kiam vi foriras por viziti aliajn insulojn. Tie la trafiko maldensas kaj la vivo pli trankvilas.

La plej trankvilaj momentoj estas en maro ĉar la fiŝoj senbrue parolas. En oktobro kun mia filino ni iris vidi la balenojn kiuj kutimas veni en Polinezio por naski la idojn. Ni estis tre ŝancaj ĉar ni vidis ilin eliri el la akvo kaj ankaŭ naĝis kiam balenido proksimiĝis al ni!

Mia plej granda ŝatokupo estis naĝi per masko, naĝiloj kaj spirtubo por rigardi fiŝojn ĉe rifo. Mi multe pasigis tempon tie. Estas tiom mirinde! Sed tio baldaŭ finiĝos. La unuan de septembro mi revenos en Tuluzon kaj mi ne certas ĉu mi vidos tiom da mirindaĵoj en la kanalo…

Pri la lingvo mi nur povas diri ke ĝi estas tre malfacile por lerni. Mi nur sukcesas diri :

  • Saluton – Ia ora na
  • Kiel vi fartas – Eha ta’oe huru
  • Bonan tagon – Maitai teie mahana
  • Bonan apetiton – Tama maitai
  • Je via sano – Manuia
  • Bonan nokton – Taoto maitai

Franca Polinezio enhavas kvin insularojn :

  • Societa insularo, « Îles de la société » (Tahiti, Moorea, Huahine, Taha, Bora-Bora, Raiata, Maupiti kiel ĉefaj insuloj).
  • Aŭstralaj insuloj « îles australes » (Tubuai, Raivavai, Rurutu, Rimatara kaj Rapa).
  • Tuamotuoj : Rangiroa kaj Fakarava kiel ĉefaj). Sed estas tie pli ol 70 atoloj. Unu el ili estas tre fama (kaj malsana) nome Mururoa.
  • Markizinsuloj “Les Marquises”: Nuku Hiva, Hiva Oa, Fatu Hiva… Tie la lingvo multe malsimilas de la tahitia. “Manuia” estas “ékai kai maitai”, “Ia ora na” = “Kaoha”…
  • Insuloj de Gambier kies Mangareva estas la ĉefa insulo. Ankaŭ tie la lingvoj malsamas multe. Por “Saluton”, oni diras “Ena koe”. Tiun insularon ankoraŭ mi ne vizitis. Tion mi faros en Augusto.

Jen kelkaj pliaj fotoj:

ĜIs baldaŭ en Tuluzo!

MARKO

Print Friendly, PDF & Email