Niaj volontuloj partoprenis en RETOSO (la nova evento de TEJO), “organizita de junuloj kaj por junuloj”, kiu okazis inter la 2a kaj la 5a de aprilo.
La promeso de tutmonda evento estis plenumita, kun organiza teamo el 7 landoj (en 4 kontinentoj) kaj 229 partoprenantoj el 55 landoj. La programo probable estis granda defio, ĉar ĝi devis ebligi la partoprenon de homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.
La evento enhavis buntan programon: ni partoprenis prelegojn, diskutrondojn, ludojn, koncertojn… Ni ankaŭ povis proponi ideojn, do dimanĉe, la partoprenantoj aŭskultis Leïla kaj Manu prezenti la Esperanto-Kultur-Centron kaj nian volontuladon en Tuluzo. Lunde, Jade kaj Jonathan gvidis diskuton pri “Kial Esperanto ne estas la Eŭropa lingvo?”.
Dum Retoso ankaŭ okazis la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS), kiu enhavis podiajn diskutojn pri diversaj fakoj, ekzemple psikologio, inĝenierarto kaj antropologio.
Jen komentoj pri iliaj spertoj:
Lucas: Por mia unua tutmonda evento interrete kaj esperante, mi devas diri, ke estis tre bona surprizo! La organizo estis efika, la interreta platformo estis klara kaj bone farita. Persone, mi povis ĉeesti la simpozion IRIS (Internacia Reta Interfaka Simpozio), kiu okazis paralele al RETOSO kaj kiu prezentis diversajn temojn, sekvitajn de diskutoj (de astrofiziko ĝis neŭroscienco, inkluzive fervojojn / trajnojn kaj lingvistikon). Vidi ke Esperanto povas funkcii en tiel kompleksaj aferoj, kaj vidi homojn paroli / diskuti pri ĝi, estis tre instrua. Mi ankaŭ ĝuis lerni pri aliaj Esperanto-grupoj tra la mondo kaj iliaj vidpunktoj pri Esperanto kaj ĝia uzo. Ĉar la evento sukcesis, oni anoncis, ke eĉ sen specialaj kondiĉoj kiel la kronviruso, la evento okazos ĉiujare interrete, kaj mi pensas ke oni certe revidos min tie 🙂
Jeanne: Kvankam la evento okazis interrete, mi ŝatis trovi specialan etoson. Kompreneble ni estis solaj hejme, sed la organizo de RETOSO ebligis kompletan sperton. La programo estis sufiĉe plena kaj ni ne havis tempon enui, sed tuttagaj programeroj estis planitaj dum la tuta evento. Ekzemple, la unuan tagon oni kuraĝigis nin elekti kaj aldoni glumarkojn al nia profilo (“Mi loĝas en Eŭropo” ; “Mi interesiĝas pri hejmbestoj” ; “Mi lernas lingvojn per Duolingo” aŭ “Mi ŝatas trinki teon” … ), kaj kontakti homojn kiuj havis komunajn glumarkojn kun ni. La sekvan tagon, ni povis skribi 3 frazojn en la tekstbabilejo kaj devis atendi ke iu alia skribu la sekvan frazon tiel ke finfine, la “Retoso Rakonto” estu skribita. Mi ankaŭ ŝatis la diversecon de la programeroj, kaj la fakton, ke ni povis (re)vidi iujn eĉ post kiam ili okazis.
Jade: RETOSO okazis pro la pandemio, sed sukcesis krei internacian kaj atingeblan eventon por la tutmondaj Esperantistoj. RETOSO estis mia unua granda Esperantista kunveno kaj mi devas konfesi ke, post unu jaro kun kursoj per Zoom, mi tre timis enui dum tio. Male, RETOSO estis bela surprizo! Unue, la evento havis tre bonan teknikan organizon; due, la diversaj proponitaj agadoj kaj la entuziasmo de la geparolistoj kreis specialan kaj agrablan etoson. Jonathan kaj mi bonŝancis gvidi debaton pri la kialoj de la malsukceso de Esperanto kiel Eŭropa lingvo. Tio estis riĉiga sperto, kaj bona okazo por paroli kaj debati kun multe da Esperantistoj el la tuta mundo. La eblo trovi liston kun la kontakt-informoj de la partoprenantoj ebligis nin retrovi la gehomoj kiujn ni ŝatis. Tio ankaŭ instigis nin kontakti ilin kaj konatiĝi kun ili.
Jonathan (Ĝonatan): Mi certe kontentas pri mia partopreno al Retoso. Mi organizis debaton pri la movado en Eŭropo kaj mi renkontis multe da amuzaj kaj interesaj homoj el la tuta mondo, ludante kaj babilante. Tio motivas min partopreni en ĉeestaj eventoj dum la venontaj jaroj.
Manu: Multaj eventoj, debatoj, paneloj okazis ĉe RETOSO … unu el la ĉefaj temoj diskutitaj estis internaciaj rilatoj. Ni havas homojn kiel Paulína Jalakšová, Rakoen Maertens, Charlotte Scherping Larsson, inter aliaj. Ĉi tiuj homoj parolis pri la partneroj, kun kiuj TEJO kunlaboras. Paulína Jalakšová parolis pri la Eŭropa Junulara Forumo, kie TEJO tre aktive partoprenis en la lastaj jaroj. En la Eŭropa junulara forumo TEJO kunlaboras kun multaj aliaj eŭropaj junularaj organizaĵoj kun la celo defendi la rajtojn de junuloj. Partoprenis ankaŭ Rakoen Maertens, kiu estas unu el la TEJO-reprezentantoj en la UN kaj Unesko-eventoj. La ĉefa laboro de TEJO en ĉi tiuj spacoj estas antaŭenigi la agnoskon de Esperanto kiel internacia lingvo, io kiu progresis ekzemple en Unesko. Fine ni aŭskultis ankaŭ Charlotte Scherping Larsson, kiu estas la prezidanto de TEJO kaj kiu laboras kunordigante la eksterajn kaj internaciajn rilatojn de TEJO. Charlotte kunordigas la laborgrupon, kiu respondecas pri kunordigado de la diskuto internaciskale, inter TEJO kaj la landaj junularaj esperantistaj asocioj.