Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

La Polyglot Gathering de EKC!

30/06/2021 Jade Blogo

La Polyglot Gathering estas granda internacia evento por la plurlingvaj homoj kaj la lingvemuloj. Dum la evento okazas prelegoj, kulturaj prezentoj kaj sociaj renkontiĝoj pri lingva temo! En 2020, pro la pandemio, la Polyglot Gathering okazis rete, kaj en 2021 oni ankaŭ faris tion, kaj niaj volontuloj partoprenis en ĝi!

Lucas – Miaflanke, mi devas diri, ke mi ĉefe fokusis al intensaj kursoj. Mi amas lerni novajn lingvojn, vidi kiel ili formiĝas, kaj ĉefe aŭdi homojn paroli ilin! Dum ĉi tiu poliglota renkontiĝo mi povis sekvi la intajn kursojn por slovaka, itala, korea, lezga, pola, kataluna kaj portugala! Ankaŭ mi povis spekti iujn prelegojn. Pasie pri historio, mi tre ŝatis tiun de Johnnie Gallacher, kiu prezentis la originojn de keltaj lingvoj sur arkeologia nivelo.

Manu – Laŭ mi la plej bona parto de Polyglot Gathering esti ke ni povis parolis, koni, babili pri minoritataj lingovoj. Normale ni ne povas paroli la galega aŭ la bretona kaj en Polyglot Gathering ni havis la ŝancon de paroli pri tio. Kompreneble mi estis en esperanta ĉambro, ankaŭ mi parolis kun homoj kiuj estis interesiĝi pri la galega, minoritata lingvo de la nordoksidento partio el Hispanio, ke mi volas lerni. Nun mi lernas la franca kaj mi partonprenis en franca ĉambro kaj mi povis pároli kun denaskulaj homoj kaj homoj kiuj estis en mia nivelo. Estis interese ĉar la homoj donis la mi iloj, libroj, retpaĝo ktp, kiuj mi ne konis kaj estas tre utila por lerni la galega ekzemple.

Generale, dum la evento, mi ankaŭ povis partopreni en inetrese prelgo pri lingvo ratoj, comunicado, lingva politiko ktp. Por la venonta fojo mi pensas ke la homoj kiuj organizas la evento devas certigu ke en la ĉambro estas denaskuloj por pároli kun la homoj ke partonprenis. Laŭ mi la resulto de la evento estas tre positiva. post la vento la homoj kiuj mi konis dum la galega ĉambro organizis aliaj evento por paroli kun aliaj galega denaskuloj, ni faris Telegram grupon pri la galega kaj mi pensas ke ni organizos pli eventoj por paroli, koni, malkobri… la galega kaj la situacio de la lingvo.

Jeanne – La pasio por lingvoj estas kio kuraĝigis min kandidatiĝi por la volontulado ĉe EKC, do mi tre ĝojis partopreni tiun plurlingvulan kunvenon, organizita de kaj por lingvemuloj. Kiel kutime, la platformo estis facile uzebla kaj la programo tre riĉa: mi ŝatis la diversecon de la temoj traktitaj dum la prelegoj kaj pli ĝenerale, la diversecon de la programoj proponitaj (precipe fulmkursoj)! En tri tagoj, mi restudis la italan, komprenis la korean alfabeton, lernis kiel mendi kafon en la pola kaj konigi min al la finna gramatiko. Mi ankaŭ partoprenis kelkajn lingvojn ĉambrojn por praktiki – interalie Esperanton – kaj tio estis bona por renkonti homojn el la tuta mondo. Mi povas imagi ĉiujn lingvojn, kiujn oni povas aŭdi, nur promenante tra la koridoroj dum la vive evento kaj tio emas min partopreni iam!

Print Friendly, PDF & Email
eventojpolyglot gathering

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°245
Sekva afiŝo:La TTT2 trejnado, kia ĝi estis?

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Lupo Alberto Lupo Alberto 7,50€
  • La Koko kantas La Koko kantas 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.