Esperanto-Magazino N°245

De la 18-a de Junio ĝis la 26-a de Junio, ni ĝojas bonvenigi esperantajn staĝantojn kaj trejnistojn el la tuta Eŭropo kadre de la projekto Erasmus + “Trejnu la trejniston 2”. Tiu speciala elsendo temas pri tiu projekto kaj ĝiaj partoprenantoj.

Post ĝenerala prezento de la projekto de du el la kvar trejnistoj (Léon Kamenický (Slovakio) kaj Michael Boris Mandirola (Francio)), ni bonvenigas Tobias Nowak (Danio), Elżbieta Karczewska (Pollando) kaj David Ruíz Sánchez (Hispanio), kiuj parolas pri la rolo de tiu trejnado kaj de Esperanto ĝenerale en ilia vivo.

Kun Marion, Jeanne kaj Manu.

Esperanto-Magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO:

1. JACQUES YVARTKorto Malteze (Invito por vojaĝo)

>> Erasmus+ kaj la projekto “Trejnado por Trejnistoj en Tuluzo

En tiu unua parto, Michael Boris Mandirola prezentas la projekton “Trejnado de Trejnistoj”, kiu estas parto de la programo Erasmus+ por edukado, trejnado, junularo kaj sporto en Eŭropo. Tiu projekto celas doni bazon da konoj, spertoj kaj labormetodoj al nova generacio de trejnistoj, kiuj havos la ŝancon praktiki tion, kio estos akirita ĉi-semajne dum la somera staĝo en Arrout.

Estas la unua parto de serio de kvin renkontiĝoj, ĉar la projekto estas subtenata de kvin partneroj: Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando), Kosmo-Strategio (Skotlando), Bunta Esperanto-Asocio (Italio), Dana Esperanto-Asocio (Danio) kaj Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo.

Léon Kamenický tiam detaligas la trejnadon kaj lian rolon kiel trejnisto: la pritraktitaj temoj (genra egaleco, interkultura komunikado, homaj rajtoj…) kaj la organizo.

2. ZHOU-MACK MAFUILA – Originoj (Originoj)

>> La trejnado

Unu el la naŭ partoprenantoj en la trejnado, Tobias Nowak (Arhuzo, Danio) klarigas siajn motivojn kaj la utilecon de tiu projekto kaj en sia profesia vivo kaj en sia esperantista vivo.

La trejnistoj – ili mem trejnitaj per similaj projektoj – tiam substrekas la gravecon de neformala lernado, kaj de praktiki la akiritajn metodojn kaj kapablojn.

3. La Perdita Generacio – Pluku ne la florojn (Ĉiamen plu)

>> Renkontiĝo & Esperanto

Elżbieta Karczewska (Bjalistoko, Pollando) memoras kial ŝi eklernis Esperanton antaŭ 30 jaroj, kaj kiel la lingvo helpis ŝin eskapi (unue mense, kaj poste fizike danke al la landoj, kiujn ŝi povis viziti).

David Ruíz Sánchez parolas pri sia sperto kun la Esperanto-movado en Katalunio, en kiu li provas iniciati novajn projektojn.

Tobias Nowak parolas pri sia lernado de Esperanto: lernu.net, plumamiko, Duolingo, loka asocio, Somera Esperanto-Studado (SES) en Slovakio…

>> Agendo

Venu renkonti la trejnistojn kaj plibonigu vian nivelon en Esperanto aliĝante al la somerstaĝo en Arrout, la 26-an kaj 27-an de Junio!

4. SUPERNOVAPasio en katen’ (Supernova)

Print Friendly, PDF & Email