Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

SEMEO 2023

11/04/2023 Julie Blogo

Ĉi-jare denove la esperanto-semajno de Tuluzo aliris plurajn tuluzajn lokojn! De la 10-a ĝis la 20-a de Marto, Esperanto estis plurmaniere elstarigita dum SEMEO!

Dum 10 tagoj multaj aranĝoj estas proponitaj ĉirkaŭ Esperanto. Koncerto, internacia renkontiĝo, Erasmus-projekto, lingvo-kafejo, atelieroj kaj informtabloj, ĉio bonas por ke homoj malkovru Esperanton!

En 2023, kiel en antaŭaj jaroj, la programo estis riĉa je eventoj. Ni gastigis la projekton ViPe en Tuluzo por sia dua renkontiĝo. La membroj povis profiti trejnadon pri Vikipedio sed ankaŭ renkonti, diskuti kaj ĝui nian belan urbon Tuluzo. Oni proponis ankaŭ radioprogramon precipe pri Vikipedio. Vendredon vespere, Xavi Alcalde presentis sian libron Esperanto i anarquisme: els orígens (1887-1907) en Casal Català, kie ni daŭrigis per komuna manĝo kaj plurlingva babilado.

Internaciaj esperantistoj aŭ tuluzaj scivolemuloj, kiuj ankoraŭ ne konis Esperanton, ĉiuj povis ĝui koncerton de Klarisa, juna itala harpisto, kiu ĝojigis ĉiujn kaj bonetosigis la kafejon La Topina: bona maniero diskonigi Esperanton kaj ĝian muzikan kulturon. Por eĉ pli da kulturo, ekspozicio estis instalita ĉe la lingvocentro de la universitato Jean Jaurès. Ni ankaŭ partoprenis legadojn de poezio en loka teatrejo kaj kvartala mediateko, maniero interŝanĝi inter diversaj lingvoj! Por daŭrigi pri plurlingveco, ni organizis ankaŭ informtablon en la trinkejo Cactus, dum nia kutima lingvokafejo.

Kaj por konigi Esperanton al tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas tiun lingvon, ni organizis informtablojn en universitatoj kaj ankaŭ malkovro-metiejojn pri Esperanto.

Ĉi tiu bela semajno plenplena de renkontiĝoj kaj interŝanĝoj finiĝis per staĝo sub la suno en la bela urbo Arrout.

Ĝis la venonta jaro por SEMEO 2024!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°318
Sekva afiŝo:IJF 2023 en Kalabrujo

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Imagier français-espéranto Imagier français-espéranto 3,50€
  • Kiso de la reĝino Kiso de la reĝino 3,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.