Ĉi-semajno malkovru la novajn novaĵojn, la rubriko “rakonto” pri la legendo de Lucie de Pracontal, la rubriko “recepto” pri tradicia meksika manĝaĵo: gvakamolo. Kaj kiel kutime la agendo por fini.
Kun: Héloïse, Léa, Loup, Nicolas, Inès, Emma, Etienne kaj Frico!
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
1- MIKEL KLAV – Ŝanĝo de l’ sezonoj (Realeco)
>> Kio Novas
- Prezento de Emma, nova volontulo en civita servo
- Ekskurso al la ekovilaĝo Sankta Kamelo
- Eldono de la kolekto de esperantista poezio: «La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj vojaĝon »
- Nova albumo de Ĵele « Stacioj de l’ amo »
2- ĴELE – Dank’ al vi (Tra la sonĝoj)
>>Rakonto
3- RAFAEL MILHOMEM – Memoroj…de unu nura nokto – (Flugantaj melodioj)
>>Recepto
- Tradicia meksika recepto de gvakamolo
4- CARINA – Pro kio – (Carina kantas por vi en esperanto)
>>Agendo
- La 10-an de marto, BEMI-bicikla ekskurso en Tuluzo
- Plurlingula kunveno rete de la 29 de februaro ĝis la 3a de marto
- SEMEO, la Esperanto-semajno de la 10-a ĝis la 20-a de marto
Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.
5- PATRIC – En rememor pri vi (Okcitanio)