Junulara Esperanto-Semajno, kiu okazis apud Berlino, estis mia unua eksterlanda renkontiĝo, kaj mi tre ĝojis partopreni ĝin, kvankam mi tre lacis, dum kaj post la renkontiĝo!
Legi pliVidpunktoj de komencantoj pri la Zam’Festo
Lastan dimanĉon la 12-an de decembro 2010 en Tuluzo okazis la Zam’festo. Ni venis okope el la urbo Paŭ. Inter ni, ses homoj partoprenis por la unua fojo al iu esperantista evento. Jen la raporto de niaj subjektivaj impresoj.
Legi pli
Lernontoj, preparu vin!
Mi ne povis partopreni la unuan en aprilo, kaj mi tion bedaŭris. ĉifoje, mi ne maltrafis la seminarion de ILEI, denove gvidita de Xosé Condé el Barcelono. Aliĝis 10 instruemuloj aŭ jam instruintoj, instruistoj. Triono estis tuluzanoj, triono venis de la regiono kaj triono de pli malproksime: Pariza regiono, Troyes, Dordogne… Eĉ unu argentinoĉeestis la seminarion kiel observanto, tute hazarde (tamen trafe) vizitante Tuluzon tiun semajnfinon.
Legi pli
NOVA Z.E.O. EN Sudo-pireneoj
La 23an de Oktobro 2010, en Naŭcelo (Naucelle), departemento Avejronio, estis inaŭgurita nova “Zamenhof-Esperanto-Objekto”. Sur placo laŭ la nomo de loka verkisto, Johano Budu’ (Jean Boudou, 1920-1975), estas instalitaj 25 kvadrataj slaboj el griza sabloŝtono, kun 1,2 metraj lateroj. Sur tiuj slaboj estas gravurita elektita frazo de la aŭtoro en 24 lingvoj, interalie en esperanto sur la 25a slabo estas la listo de la lingvoj.
Legi pli
Instrui Esperanton: nova seminario la 27an kaj 28an de novembro 2010
Post la sukcesa seminario pri esperanto-instruado, organizita en pasinta aprilo de EKC helpe de Tuluzaj Esperantistaj Fervojistoj kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ni tuj ekpensis, ke tian seminarion ni devos reokazigi. Pri tiu intenco ni jam parolis en la raporto pri la seminario, kiun vi povis legi en La Krokodil’. Jen plipreciziĝas la afero: ni povas anonci al vi, ke nova seminario okazos la semajnofinon de la 27a kaj 28a de novembro.
Legi pli
Post FESTO
Post FESTO, kelkaj eksterlandanoj daŭrigis la renkontiĝon en Tarnoĉe diversaj esperantistoj ĝis la mardo.
Legi pli