Esperanto-Magazino n°336

En la elsendo de 11/12/2023 trovu la esperantistajn novaĵojn, la recepton de Chokladbollar, la surprizajn limojn de la urbo Baerle kaj la agendon por la venonta semajno!

Kun: Héloïse, Loup, Léa, Sarah, Nicolas, Amélie kaj Ariane.

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO:

1- MUZIKO: TIM – Vaganto (Vaganto)

>> Kio novas

2- JACQUES YVART – La geamantoj sur la verda benk’ (Jacques Yvart kantas Georges Brassens en Esperanto)

>>Recepto

Chokladbollar bongusta recepto, kiu estas facile preparebla kaj ne bezonas kuiradon.

3- LA KOMPANOJ – La lanternulo (Survoje)

>>Historio

La mirindaj limoj de la urbo Baerle, 1, 2 , 3

4- ALE KAJ VOJAĜO – Ĵoker’ (Tro)

>>Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org

Jen la informoj pri la vintra bicikla karavano organizita de BEMI.

MERLIN – Por la mondo (Por la mondo)

Print Friendly, PDF & Email