Esperanto-Magazino N°282

Renkontiĝo kun Axelle Jean de la asocio Contempl’Art, intervujo de Floréal Martorell de Vinilkosmo, kaj kompreneble, ni parolas pri la venontaj eventoj.

Kun Marion, Moana, Charlotte kaj Antoine.

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. ĴOMART KAJ NATAŜA – Mi Sopiras (La Arĝenta Albumo)

>> Kio novas? 

Tiam, tuj antaŭ komenci nian intervjuon, ni aŭskultis grekan artiston kanti malnovan bosnian kanton, konsilitan de nia gasto! Efektive, ni bonvenigis Axelle Jean por rakonti al ni pri ŝia asocio Contempl’art kaj ŝia projekto pri Balkanio.

2. DAFNE KRITHARAS – U Stambulu na Bosforu

>> Renkontiĝo

Ni havis telefone Axelle Jean, ĝeneralan sekretarion de la asocio Contempl’Art, kiu parolis kun ni vive el Islando.

Ni diskutis pri ŝia aranĝo “Les Balkanes” : la unua eldono okazis la pasintan septembron kaj la dua eldono planitos por la venonta novembro. Temas pri kultura festivalo, kiu kadre de fotokonkurso de artistoj el Balkanio kunigas diversajn artistojn, tatuistojn, kantistojn, por realigi artajn prezentadojn; ĉio en lokoj kiuj estas ĉiam pli emblemaj de la alternativa arta medio.

Ni faris etan muzikan paŭzon per la kanto “Pagratiotissa Mou” de la grupo Rebetien, kiu kantas tradiciajn grekajn kantojn, ĉefe kantatajn en la 20-a jarcento de tiuj ekskluditaj el la tiama greka socio.

3. REBETIEN – Pagratiotissa Mou (Rebetien)

Contempl’Art estas la rakonto de grupo de kolegiaj amikoj kiuj deziras elstarigi la balkanajn landojn ofte flankenmetite. Tiel, dank’ al ilia festivalo “Les Balkanes“, la riĉa kaj diverseca kulturo de tiuj orienteŭropaj landoj iom pli brilas en Francio.

Ni finis la intervjuon per kanto de Jonisa, albana artisto kiu publikigis sian albumon “Ego” en januaro kaj kiu venis por koncerto la pasintan septembron en Parizo, por la unua eldono de sia festivalo.

Trovu en nia librejo unu el la libroj de Spomenka Štimec, la esperantista aŭtoro, pri kiu Axelle kaj Marion mallonge parolis al ni komence de la intervjuo.

4. JONISA – Sad for too long (Ego)

>> Intervujo

Alex intervjuis Floréal Martorell el Vinilkosmo, por paroli pri la nova kompilo de la sendependa etikedo.

5. JACQUES YVART – Povra Marteno (Brassens plu)

>> Agendo

  • Dimanĉon la 19a de junio okazos la lingvo-forumo en la Kapitol-placo en Tuluzo
  • En Tuluzo haltas la senpaga kaj enpenetra ekspozicio “Nous : d’ailleurs“, vojaĝo de 1h30 organizita de E-Graine por kompreni la realon de la migrado. Ni estos tie, kaj ni invitas vin veni!

Pli da informoj ĉi tie

6. PERSONE – En la Spegulo (En la Spegulo)

Print Friendly, PDF & Email