Esperanto-Magazino N°233

(Gasto: Axiel kaj Andros de la Anarki-Feminista Biblioteko de Tuluzo) Por la 8-an de marto, la internacia tago de la virinaj rajtojn, ni prezentas elsendon honore al ili! Ni elektis nur muzikon de muzikistinoj, legis poemon de la unua Esperanto-poetino de la mondo kaj Jade intervjuis Axiel kaj Andros pri feminismo en politiko, kaj genro en la lingvoj.

Kun Jade, Jeanne, Manu, Lucas kaj Marion.

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. CARINA GERLACH – Kantu vian sorton (Carina kantas por vi en esperanto)

>> Kio novas? 

2. KAJTO – Atendanto karavano (Procesio multkolora)

>> Renkontiĝo

Jade intevjuis Axiel de Anarki-Feminista Biblioteko de Tuluzo pri feminismo kaj anarkismo, kaj kiel Esperanto povas helpi en politika agado.

3. JOMART KAJ NATAŜA – Delonge (La ruĝa)

>> Recepto

Lucas prezentas al vi la ligon inter bieron kaj sorĉistinoj!

  • Ingrediencoj:
    • Akvon, prefere elfontan akvon
    • Bieran malton
    • Lupolon
    • Biergiston
    • Du grandajn kaserolojn
  1. Unue vi devas meti la akvon en kaserolon kaj varmigi ĝin je, ni diru 65 celsiaj gradoj, ĉar depende de la biero kiun vi volas fari, la temperatur-intervalo estas de 62 ĝis 70 celsiaj gradoj.
  2. Due, vi povas meti la bieran malton en la akvon dum 1 horo, jen la etapo kiun ni nomas en la franca “empatâge”. Tiu etapo liberigas la sukeron enhavitan en la malto. Sukero, kiu poste donos al ni alkoholon.
  3. Post 1 horo, por ekstrakti la maksimumon da sukero el la maltoj, vi devas verŝi varman akvon (80 °C) el alia kaserolo supre. De tiu-ĉi etapo, ni akiras sekigitajn distilitajn grenojn, kiun ni povas uzi por kuirado, kaj moston, la akvon enhavanta sukerojn.
  4. Poste, ni devas varmigi la moston ĝis bolo kaj aldoni la lupolojn: la unua lupolo, nomata maldolĉa lupolo, ĉe la komenco de bolado, kaj la dua lupolo, la aroma lupolo, 10 minutojn antaŭ la fino de la horo.
  5. Malvarmigu la preparadon por meti en ĝin la giston.
  6. Metu la tuton en unu flaskon kaj atendi 2 semajnojn por ke la fermentado okazu.
  7. Post 2 semajnoj, ni havos bieron! Sed ĝi ne havas veziketojn! Do ni devas fari unu lastan etapon, la duan fermentadon,, kiu aldonas la veziketojn. Ni devas aldoni iom da sukero en la flasko kaj ni povas komenci la emboteligan procezon! Fine, post 3-4 semajnoj, ni povos trinki kaj ĝui nian bieron!

4. KAJTO – Masko (Masko)

>> Poezio

Jade legas Vana espero, poezio de Marie Hankel, la unua Esperanto-poetino de la mondo.

5. LA PERDITA GENERACIO – Pluku ne la florojn (Ĉiamen plu)

>> Agendo

la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org

Print Friendly, PDF & Email