Kun Marion, Inès, Anne, Quentin, et Leïla vi trovas nian kutiman “kio novas”, intervjuon de Yves Nevelsteen, la rubrikon poezio kaj fine nian “agendon”!
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Ĝeneralajn informojn pri la magazino
Programo :
1. Vi estas la amo – Michael Bronstein
>> Kio novas :
– Cxu vi ŝatas ĉinan manĝaĵon kaj parolas Esperanton? Rendevuo che
facebook, kie Shanshan Wang, ĉina esperantisto proponas videetojn pri multaj lingvoj.
-Ĉu vi ankaŭ demandas vin kiel la pandemio influis la universitatan vivon ? Tejo ofertas al ni
videojn kie junaj esperantistoj parolas pri tiu temo.
2. Ĉimatene– Jonny M
>>Renkontiĝo
Eventaservo.org estas retejo kie esperantistaj eventoj estas kolektitaj. Estas retejo por pli facile trovi aferojn por fari kun esperantistoj. Do ni demandas nin, kiu havis la ideon kaj kiu kreis la retejon. Tiun homon, Yves Nevelsteen, ni intervjuis. Li ankaŭ parolis pri aliaj projektoj, kion oni povas subteni per Liberapay (pli da informoj).
3.Paradizio de l’revo –Faverial
>>Poezio
Ĉifoje, ni ne legos poezion sed ni volas montri al vi belan projekton de
PEJ. En tiu projekto, PEJ invitas esperantistojn filmi sin kiam ili legas poezion, verkon kaj vi povus trovi ĝin
en la jutubo kanalo de PEJ.
4. prologo –Eterne rima
5. Libera – Ale koseblea (hej)