Bonvenon en nia speciala elsendo prilingva ! Por tiu unua eldono, ni decidis paroli pri la okcitana.
Kun Marion, Inès, Quentin kaj Leïla. Vi trovos la kutimajn “Kio Novas” kaj agendon. Ni parolos pri la historio de la lingvo kaj pri lingvistikaj aspektoj. Vi ankaŭ povos aŭskulti intervjuon kun Anne, studentino pri la okcitana.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Informations générales sur l’émission
Programo :
>> Kio novas?
- Stardew valley, estas sendependa video-rolludo kaj simulludo pri terkultivado. Tiu ludo nun estas disponebla en okcitana versio sub la nomo “Vau serena”
- La Topina estas restoracio en la kvartalo Saint-Cyprien en Tuluzo, kiu proponas tradician okcitanan kaj katalunan kuirarton. Ĝi estis fermita dum la truzidoliĝo sed remalfermiĝis mardon, la 23an de Junio!
- “Ni lernas la okcitanan” estas paĝo kreita de Jean-Marc Leclercq, kie ekde la unua de junio li proponas ĉiutagan okcitanan kurseton. Sur tiu paĝo, oni ankaŭ povas trovi videojn en la okcitana, interalie muzikon..
3. Vizitu Okcitanion – JOMO
>> HISTORIO
Kelkaj historiaj kaj aktualaj faktoj pri la okcitana.
2. Okcitanio – PATRIC
>> LINGVAĴOJ
Kelkaj informoj pri la lingvo mem.
3. La violonisto – KAJ TIEL PLU
>> RENKONTIĜO
Ni renkontis Anne Cocurau, studento pri la okcitana sed ankaŭ prezidentino de la okcitana klubo en sia universitato.
4. Suu camin de Sent Jacques – COCANHA
>> POEZIO :
Marion legis poemon de Joan Bodon, la talvera. kaj poemeton de Pèire Godolin es aital, issu de Okcitana Antologio, dua eldono tradukita de Christian Lavarenne)
5. La Marion – CXK (Courtial X Kogane)
>> AGENDO : la venontaj eventoj
6. La sobirana – Los pagalhós