Bonvenon en nia elsendo !
Kun Marion, Ines et Leïla. Vi trovos nian kutiman “kio novas”, la intervjuojn de du Esperantistoj : Sabi, instruisto dum SES (somera esperanto studado) kaj Marko organizanto de IJK ( la internacia junulara kongreso). Poste, vi aŭskultos atestojn de homoj kiuj estis en la gardeno Monplaisir, bona maniero por malkovri la lokon. Kaj finfine, vi trovos nian agendon.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Ĝeneralaj informoj pri la radio- elsendo
Programo:
- Amsterdam (Brel en Esperanto) – LA KOMPANOJ
>> Kio novas?
- Dum IJK, la internacia junulara kongreso okazis la unua kunsido de la komitato de TEJO ( laTutmonda Esperantista Junulara Organizo). La registraĵo de tiu kunsido disponeblas en la jutubo kanalo de TEJO: TEJO esperanto.
- TEJO havas novan prezidanton: Charlotte Scherping Larsson !
- Duolingo estas platformo, por telefono aŭ komputilo kiu proponas kursojn por diversaj lingvoj. La esperanto-kurso por la francparolantaj nun disponeblas!
2. La nereĝojigeblulo (nenifar) – GIJOM
>> Interview
Intervjuo de Szilva Szabolcs (Sabi), instruisto en SES.
Malkovru lian retpaĝon : https://www.lingve.eu/eo/
3.Pluf tizen tizen (surplacen venu vi) – KAJ TIEL PLU
Marko, organizanto de IJK
4. En la IJK (Jomo Friponas) – JOMO
>> Jardin Monplaisir
Ni iris en la ĝardeno Monplaisir, sudoriente de Tuluzo. Malkovru ĉi tiun lokon aŭskultante intervjuetojn!
Marde la 18an de aŭgusto, de la 16a ĝis la 18a, partoprenu nian malkovran atelieron de Esperanto en grandioza loko de Tuluzo, la ĝardeno Monplaisir. Aliĝu nun!
5. En la mateno (Brokantaĵoj) – ESPERANTO DESPERADO
>> AGENDO : la venontaj eventoj
6. Pasio en Katen'(Supernova) – SUPERNOVA