Vi povos aŭskulti raporteo de la volontuloj pri ilia sperto kun PRK (Printempa Reta Kursaro), malkovros la recepton por la tortiljo kaj povos aŭskulti al Jonathan paroli pri sia volontulado.
Kun Marion, Lucas, Jade, Jeanne et Manu.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- Amindaj Alvenis (Amas Vin) – Amindaj
>> Kio novas?
- La Usono Bona-Film Festival finiĝis !
- Novaj numeroj de Esperanto kaj Kontakto, Internacia Esperanto-Arkivo
- Malferma alvoko por trejnistoj, “Diversa, sed Egala”
- Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021
2. Plifrua pollando (Jomo Slavumas) – JOMO
>> Raporteto pri PRK, la Printempa Reta Kursaro
Kun Inès kaj Ĝonatan.
>> Intervjuo de Ĝonatan
Ĝonatan rakontas al ni pri sia volontula sperto.
3. Baleno (Procesio multkolora) – Kajto
>> Recepto: Tortilla
Manu parolos al ni pri unu el la plej famaj receptoj en la hispana kuiarto, la tortiljo!
Por fari tortiljo por 4 homoj, vi bezonos:
– 600 gr da terpomoj
– 1 cepon
– 5 ovojn
– oliv-oleon
– salon
- Senŝeligu kaj tranĉu la terpomojn kaj cepojn en maldikajn tranĉaĵojn.
- Varmigu oleon en la kaserolon. Aldonu la terpomojn kaj cepon en la paton kaj aldonu salon. La oleo devas iom kovri la terpomojn. Lasu ĝin friti je meza fajro dum 20 minutoj.
- Dume batu la ovojn. Kiam la terpomoj kaj cepoj estas pretaj, drenu ilin kaj aldonu ilin al la batita ovo.
- Poste aldonu la miksaĵon al pato kun tre malmulte da oleo.
- Kaj jen la ŝlosil-momento, kiam pasis 1 aŭ 2 minutoj, vi devas turni la tortilla kun telero kaj remeti ĝin en la pato por kuiri aliflanke, atendu 1 aŭ 2 minutojn kaj ĝi estos preta!
4. Ene – Ale Kosablea
>> Agendo
- Bicikla promenado
- Tra la mundo kun Albert Stalin
- Esperanto ret-ateliero
- Pli da eventoj ĉe eventaservo.org
5. Lasu min – Supernova