Esperanto-Magazino N°242

Speciala elsendo pri la pola lingvo. Post ĝenerala prezento de la lingvo, ni bonvenigas Zuzanna Pajak de la asocio Maison Kopernika en Tuluzo, kaj Szabolcs Szilva, kiu estas instruisto kaj tradukisto de multaj lingvoj (inkluzive de la pola kaj Esperanto).

Kun Marion, Jeanne, Jade, Manu kaj Lucas.

Esperanto-Magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO:

  1. SUZANNA – Hej la nizoj (Malsato de espero)

>> Kio Novas? 

2. SCHODY – Nur Mantelo (Verda Disco)

>> Lingvaĵoj

Ni parolas pri la pola lingvo: kie ĝi estas parolata kaj de kiu, ĝia lingva familio kaj alfabeto…

3. KAROLINA CICHA & SPOLKA Psalm 23 (Wieloma Jezykami / 9 Languages)

>> Renkontiĝo (Zuzanna PAJAK)

Zuzanna PAJAK estas membrino de la asocio Maison Kopernika, kiu kontribuas al la disvolviĝo de interŝanĝojn inter Francio kaj Pollando, kaj pli precipe inter la regionoj Okcitanio kaj Kujavia-Pomeria Provinco.

Zuzanna PAJAK ankaŭ estas tradukistino / interpretistino kaj enkondukis la podkaston Konstellation Kopernika en Januaro 2021, kiu rakontas la historiojn kaj spertojn de poloj en Okcitanio.

La 4a de Julio, Poloneza czas zacząć! Maison Kopernika invitas vin danci kune la Polonezon sur la Kapitola Placo en Tuluzo. Estas pli bone registriĝi per la evento en Facebook.

4. MAREK DYJAKCzłowiek (Złota ryba) (Moje Fado)

>> Renkontiĝo (Szabolcs SZILVA)

Szavolcs SZILVA estas hungara, sed li loĝas en Varsovio, la ĉefurbo de Pollando. Li estas tradukisto, kaj krom Esperanto, li instruas la hungaran kaj la polan, sed li ankaŭ parolas la anglan, la finnan kaj la slovakan. 

Li parolas pri Esperanto kaj lia sperto lerni la polan, kaj kial li decidis okupiĝi pri lingvoj ĝenerale.

5. JADWIGA DZIĘGIELEWSKA – Ne forlasu min (Jadwiga kantas)

>> Agendo

la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org

6. KRIO DE MORTOSur La Arbo (Sur La Arbo)