De la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 okazis IJK, la Internacia junulura Kongreso, organizata ĉiujare de TEJO. Estis la 78a eldono, kaj ĉi-jare ĝi okazis en Westelbeers, Nederlando. Kompreneble, kiel volontulo de EKC, mi faris la vojaĝon, kaj tiel mi havis la ŝancon partopreni mian plej unuan IJK! Aldone al tio, mi partoprenis ĝin kadre de projekto Erasmus+ KA1, do Eŭropunio financis mian vojaĝon al Nederlando, kaj mian semajnon ĉe IJK!
Eŭropo estas io mirinda, ĉu ne?

Tion dirite, la subvencioj estas bonaj, sed kongreson semajnon, vi devas meriti, kaj unue ni devis vojaĝi de Tuluzo al Nederlando. Do ni forlasis Tuluzon vendrede vespere, adiaŭ al la rozkolora urbo, cassouleto kaj Antoine (noktaj trajnoj estas pli komfortaj ol vi povus pensi!) ni alvenis Parizon la sekvantan matenon je la 6-a. Poste, ni devis kuri de la staciodomo Austerlitzo ĝis la Norda stacidomo, por trafi la “Thalys“. Ĝi tiam kondukis nin al Bruselo ; post tio per alia trajno alvenis al Antverpeno, tie ni haltis kaj promenis kelkajn horojn.

Fine de posttagmezo, ni revenis al la stacidomo por renkonti aliajn esperantistojn survoje al la kongreso. Ni prenis (denove) alian trajnon al Lier, kie ni kaptis lastan trajnon, ĉi-foje direkte al Turnhout.
Antaŭ la fervoja stacidomo, buso atendis la kongresanojn por transporti ilin por la lasta parto de la vojaĝo : fakte, Roerdomp estas relative izolita. Sed finfine, post horo da dormeto tre longa vojaĝo, mi finfine alvenis al De Roerdomp, Nederlando, por sperti mian unuan IJK.

Ĉar mi partoprenis en subvenciata eŭropa projekto, mi ne estis tie feriante. Apenaŭ la interkona vespero finita, ni jam devis eklabori : dum tuta semajno, kiun IJK daŭris, mi partoprenis ĉiutage en seminario pri la temo « Lingvoj por demokratio ». La temo kaj la enhavo estis ekscitaj, kaj la prelegantoj povis prezenti sian temon en interesa kaj interaga maniero. Ili eĉ sukcesis elteni, kiam partoprenantoj provis transformi rolludon pri lingvaj rajtoj kaj politiko en simuladon de civita milito, do gratulon pro iliaj eltenaj kapabloj kaj grupa mastrumado!

Bedaŭrinde, eĉ se la seminario estis ege interesa, mi ne havis multe da tempo por esplori ĉiujn aliajn agadojn kaj ekskursojn proponitajn dum la kongreso… Sed , tio donis al mi alian kialon reveni al IJK venontjare! (despli ke venontjare ĝi okazos en Italio, ĉe la maro!)
Tion dirite, tio ne signifas, ke la semajno estis nur laboro kaj seminario, tute ne! Inter la koncertoj, la vesperaj laborrenkontiĝoj kaj la “internacia vespero“, mi ankoraŭ povis profiti la semajnon por amuziĝi kaj fhavi multajn novajn spertojn.

Esperanto-renkontiĝo, estas ankaŭ ŝanco renkonti novajn homojn, plilarĝigi sian horizonton kaj, ofte, bone manĝi. Kaj la trinkomanĝa nokto estas via ŝanco fari ĉiujn tri samtempe! IJK do estis okazo por mi malkovri la manĝaĵon de multaj diversaj landoj (nu, ni estu honestaj, mi ĉefe testis la kukojn kaj aliajn dolĉaĵojn), kaj estis sendube ĉefaĵo de la kongreso por mi!

Por aktivuloj, IJK estas ankaŭ okazo por renkonti aliajn esperanton-organizaĵojn kaj diskuti kune pri niaj diversaj projektoj kaj agoj. EKC ankaŭ profitis la kongreson por paroli pri VOLade, eŭropa projekto en kiu ni partoprenas.

Kaj dum mi lernis pri la stato de lingvaj rajtoj en Eŭropo, aliaj junuloj laboris por krei muzikalon. En apenaŭ semajno, la rolantaro sukcesis kunmeti spektaklon, kiu daŭris iom pli ol du horojn. June kaj Kune estis kaj komika kaj muzika (danke al la klopodoj de Linda, Benĝi kaj Tobiaŝ, kiuj prizorgis ĉiujn muzikajn aranĝojn), kaj ili ricevis sufiĉe da aplaŭdoj de la publiko, do oni povus diri, ke ĝi estis vera sukceso. Gratulon al ili!

Resume, mi ne bedaŭras la vojaĝon kaj la sperto estis pli ol pozitiva. Mi lernis multajn aferojn, mi plibonigis mian Esperanton, mi renkontiĝis multajn bonegajn homojn, kaj -la plej grava- mi manĝis ĝis mi estis proksima al indigesto. Mi esperas povi ripeti la sperton venontjare!
Ĝis !