La verkoj kiujn mi ŝatis multas, malfacile mi elektis unu, sed post longa pripensado, mi decidis paroli pri la filmo aperinta en 2019, kaj reĝisorita de Todd Philips : Ĵokero.
Sombra klaŭno :
Ĵokero, la plej malbona malamiko de Batman, estis kreita de Bill Finger, Bob Kane, kaj Jerry Robinson en la Batman N° 1. Tiu fiulego faras krimojn, kiuj estas veraj defioj por Batman.
Tiu homo prezentita kiel psikopaton, sadisman, kun mishumuro, iĝis inteligenta strategiisto. Li ĉiam eskapas la policistojn kaj Batman.
Tiu rolulo havas misforman vizaĝon ĉar li falis en acid-kuvo. Batman iam sukcesis kapti la klaŭnon kaj li malliberigis lin en frenezulejo kie li renkontis sian koramikinon, kaj komplicon: Harley Queen.
Ĵokero estas unu el la plej emblemaj figuroj de populara kulturo. Malo de la rolulo Batman, la ĵokero estis plurfoje konsiderata kiel la plej bona perfidulo de la komiksomondo. Preskaŭ 40 jarojn post lia unua apero, oni dediĉis tutan filmon al tiu rolulo.
En kelkaj linioj :
En tiu psikologia usona filmo, ni spektas la transformon de Arthur Fleck, en Ĵokeron, danĝeran kaj perfortan.
La rakonto okazas en Gotham, krim-urbo kie parto de la loĝantoj vivas mizere.
Arthur Fleck estas frenezulo, kelkfoje li ridas senintence, ofte en maloportunaj momentoj, li vivas marĝene de la socio. Pro tio, li estos malagnoskita, insultita, kaj kelkfoje frapita. Li laboras en klaŭna agentejo, kaj li loĝas en apartementaĉo kun sia patrino, Penny.
En tiu ĥaosa urbo, iam Arthur mortigas 3 homojn kiuj agresis lin. Tiu murdo inspiras aliajn personojn fari krimojn kontraŭ “potenculoj” kaj por la unua fojo Arthur estas rimarkigita de la ekstera mondo. Iom post iom, la rolulo evoluas, la eventoj “kontraŭ la potenculoj” plifortiĝas. Ni vidas tiun homon, timeman, transformi sin al homo sen timo…
Nur pozitivaĵoj?
Malgraŭ la multaj pozitivaj recenzoj, iuj kritikas ke la ĵokero en la filmo ne estas la sama kiel la rolulo en la komiksoj. Aliaj denuncas la perforton en la filmo, kaj aliaj diras ke la filmo ne kongruas kun la kronologio de la aliaj Batmanoj.
Mia impreso :
La aferoj kiujn mi plej ŝatas en tiu filmo, post la scenaro kiu laŭ mi estas tre bone konstruita kaj kiu kondukas nin en la kovejon de vivo sombra kaj perforta, estas la beleco de la bildoj kaj tiu de la muziko. La koloroj en tiu filmo estas tre bone elektitaj, la helaj koloroj de la vestoj de la ĵokero kontrastas kun la malhela urbo. La kamerao kondukas nin kvazaŭ en la scenejon por spekti la belajn dancojn de nia fiulego kaj por admiri la elstaran talenton de Joaquin Phoenix. Laŭ mi, la aktoro donas al la filmo pli sentimentalan aspekton. Li ricevis “Oskaron” pro sia interpreto de tiu rolo.
« Mi povus kredi nur en dio kiu scipovas danci » skribis Nietzche. Eble ankaŭ la diablo devas danci por ke li estu kredinda . »