Flugi kun kakatuoj

17,00

1 ekzempleroj

Kategorio

Priskribo

 

Trevor Steele

FEL, Antverpeno, 2010

254 paĝoj, 21 cm

Kio estas civilizacio? Jen kerna demando en la plej nova romano de Trevor Steele, en kiu la aŭstralia verkisto revenas teme al sia naskiĝlando. Ne al nuntempa Aŭstralio, sed al la lasta parto de la 19-a jarcento, kiam setlintoj altrudis la ‘civilizacion’ de la brita imperio al la indiĝenaj aborigenaj popoloj.

Tamen la romano de Steele – verkita en flua, natura Esperanto – ne tiel nigre-blanke simplas, prezentante ŝablonan konflikton inter bono kaj malbono, blankulo kaj neblankulo, eŭropano kaj ‘nobla sovaĝulo’. Ne ĉiuj setlintoj volas perforte, perfusile, ekstermi la aborigenojn; ne ĉiuj aborigenoj abomenas la bienistojn, kiuj ofertas pli stabilan, pli sekuran vivon.

Tial ekfloras amikeco inter brita enmigrinto, Billy Dixon, kaj Banubi-tribano, Jangabara, elpelita el la tribo pro lezado de tradiciaj moroj. Tamen la amikeco ne elteneblas: Dixon fariĝas policano, do reprezentanto de la imperio (eĉ se pli humana ol multaj kolegoj), dum Jangabara respondas al la alvoko de siaj tribanoj kaj revenas por provi gvidi ilin en lasta, glora kampanjo kontraŭ la invadintoj.

Evidente, en la historio estas jam dokumentita la rezulto de tiu ĉi kampanjo: kontraŭ fusiloj malbone efikas lancoj. Sed Flugi kun kakatuoj enhavas nuancojn kaj surprizojn, kiuj levas la romanon super nura historio.

Klare prezentataj estas la ĥaosa, esperoplena kaj malarioreala setlinta vivo; la fera, nefleksebla politiko de la novaj regantoj; la tribaj moroj kaj kutimoj de la Banubi-anoj. Kaj, jes, eble oni tro longe atendas – 80 paĝojn – ĝis Dixon kaj Jangabara renkontiĝas, kaj la romano, en- kaj el-irinte kelkajn sakstratojn, fine atingas la ĉefvojon; sed neniam velkas la scivolemo de la leganto.

Steele estas bona rakontisto. Flugi kun kakatuoj – ideala apudlita aŭ envaliza, feria legaĵo – elstare montras liajn talentojn. La mallongaj ĉapitroj, cetere, kun ties interne eĉ pli mallongaj sekcioj, signifas, ke la libro rekomendindas ne nur al fluaj, spertaj legantoj sed ankaŭ al tiuj, kiuj volas ekesplori la Esperanto-romanon.

– Paul Gubbins, La Brita Esperantisto