Ne serĉu la murdiston!

9,00

Resumo: Inspektoro Kalojan Safirov, kiun ni konas de la aliaj libroj de Julian Modest spertos grandan dilemon kiam li esploras novan murdon…

Elĉerpita

Kategorio

Priskribo

Aŭtoro: Julian Modest
Eldono : Eldonejo Libera, 2019
97 paĝoj, 21 cm

“Ne serĉu la murdiston” estas krimromano en kiu Julian Modest beletre montras socion en kiu regas korupto, malĉasteco, hipokriteco kaj avido. Socio, en kiu la mono estas gvidforto kaj la potenco solvas eĉ la plej komplikajn kaj malhonestajn problemojn. La verkisto starigas gravajn demandojn: kia devas esti la moralo de homoj, kiuj havas potencon, de homoj, kiuj devas sekvi la postulojn de la leĝoj kaj kies ofico estas servi al la justeco?

Print Friendly, PDF & Email