Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Renkontiĝo de Erasmus + projekto (Reta Edukado Nun) en Tuluzo

12/04/2022 Jeanne Grimaud Blogo

La periodo de Erasmus+ renkontiĝoj rekomenciĝis, kaj SemEo – la Esperanto-Semajno – estis la perfekta momento por okazigi du renkontiĝojn de eŭropaj projektoj en Tuluzo, en kiuj partoprenas nia Esperanto-Kultur Centro. Komence de la festivalo, membroj de 5 eŭropaj organizaĵoj kunvenis de la 10-a ĝis la 14-a de Marto 2022 por kunlabori kadre de la projekto Reta Edukado Nun.

Kio estas la projekto?

La Bunta Esperanto-Asocio (Italio), la Dokumenta Esperanto-Centro (Kroatio), Kosmo-Strategio (Britio) kaj nia Esperanto-Kultur-Centro (Francio) estas partneroj en tiu projekto kunordigita de la Bjalistoka Esperanto-Societo (Pollando). Ĝiaj celoj estas la interŝanĝo de scioj, bonaj praktikoj kaj spertoj rilate al trejnadoj kaj neformala reta edukado, kun la objektivo krei ilojn, kiuj estus alireblaj de aliaj organizoj aŭ individuoj.

La renkontiĝo de Aŭgusto 2021 en Đurđevac (Kroatio) temis pri arkivado, ciferecigo kaj enretigado de dokumentoj kaj kiel konservi ilin. En Decembro 2021, estis diskutita en Bjalistoko (Pollando) kopirajtoj aŭ leĝa kadro por la gazetaro. En Tuluzo, la aktivaĵoj estis organizitaj laŭ la temo de “ciferecaj kapabloj”.

Celo de la renkontiĝo: retaj trejnadetoj

La unuan labortagon enkondukis Christophe Chazarein-Béa kun sufiĉe teoria prezento de la temo. Li ekzemple klarigis la diferencon inter kompetento kaj kapablo antaŭ miksi tiujn difinojn kun la cifereca mondo, prezentante al ni malsamajn referenckadrojn. Ni ĉiuj havis la ŝancon memtaksi niajn ciferecajn kapablojn en pluraj areoj (informado kaj datumlerteco; komunikado kaj kunlaboro; kreado de ciferecaj enhavoj; sekureco; solvado de problemoj). La rezultoj foje estis surprizaj por iuj!

Foto: Nina Pietuchowska

Rapide, la praktika parto alvenis: ni formis grupojn, kaj sub la gvidado de Szabolcs Szilva, ni pensis pri temoj pri kiuj ni povus prepari retajn trejnadetojn malfermitajn al ĉiuj (detaloj pri ili estis aldonitaj al Eventa Servo). Inter la multo da proponitaj temoj (diversaj retaj komunikaj platformoj; kiel taksi ciferecajn kapablojn; reta lingvo-instruado ktp.), ni finfine elektis trakti liberajn programarojn, regulojn dum retaj kunsidoj, kiel efike kunpartigi materialojn, kaj kiel ĝuste alŝuti kaj elŝuti bildojn en la reto. 

Post kelkaj horoj da preparado, la sabata posttagmeza laborsesio estis dediĉita al tiuj retaj atelieroj. Malmultaj homoj el ekster la projekto finfine aliĝis, sed ĉiu grupo tamen havis la ŝancon prezenti sian laboron al la aliaj membroj, kiuj volonte kaj aktive partoprenis, ĉar la trejnadetoj devis esti interagaj.

Foto: Nina Pietuchowska

Ni konsentis dum la retrokuplo pri tio, ke malgraŭ la mallonga tempo kiun ni havis por prepari la atelierojn (kies temoj foje estis sufiĉe kompleksaj), la laborsesioj kaj faciligi tiujn retajn eventetojn permesis al ni perfektigi niajn kapablojn. Por tiuj, kiuj ankaŭ ŝatus malkovri novajn ilojn, ĉiuj trejnadetoj estis registritaj kaj haveblas ĉe la BES-jutuba kanalo, la Bjalistoka Esperanto-Societo.

Neformala kadro

Ĉar la renkontiĝo okazis dum SemEo, niaj gastoj havis la okazon ĝui iomete pli malstreĉitan etoson partoprenante en eventoj malfermitaj al aliaj esperantistoj kaj al la ĝenerala publiko: koncerto en la okcitana en La Topina, vespera poezio, ludvespero, aŭ la tradicia vizito de Tuluzo… ebligis al ĉiuj interkonatiĝi.

En la lasta tago, kun kelkaj partoprenantoj kiuj ankoraŭ ne foriris, ni vizitis la Kultur-Centron Bellegarde, kiu proponas plurmediajn agadojn, kaj teknikajn trejnadojn pri ciferecaj artoj: specifaĵoj rilataj al la kerna temo de nia projekto.

Foto: Nina Pietuchowska

La venonta renkontiĝo okazos en Italio tre baldaŭ (kadre de la Internacia Junulara Festivalo) kie ni traktos la temon de hibridaj prezentoj kaj trejnadoj (kaj rete kaj ĉeeste) ĉar okazos samtempe la renkontiĝo de la projekto “Trejnu la Trejniston!”.

Legu, spektu, aŭskultu… :

  • Artikolo sur la retejo de BES
Ĉiuj trejnadetoj troviĝas en ludlisto ĉe la jutuba kanalo de Bjalistoka Esperanto-Societo.
Print Friendly, PDF & Email
Erasmus+RENrenkontiĝo

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°282
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°283

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • La infano el la alta maro kaj aliaj rakontoj La infano el la alta maro kaj aliaj rakontoj 3,00€
  • La kanto pri la murdita juda popolo La kanto pri la murdita juda popolo 10,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.