Kutime okazas la staĝo PRINTEMPAS ĉe la kastelo Gresiliono en Francio, kie troviĝas la kulturdomo de Esperanto. Ĝi estis nuligita en 2020, kaj la instruistoj de la kurso, Marion, Christophe, Sabi, Tim, kaj Pŝemek, decidis tiam tamen okazigi la eventon, rete. Naskiĝis la Printempa Reta Kursaro, aŭ PoRKo. Kaj ĉar ĝi bone funkciis pasintjare, ili decidis okazigi ĝin denove ĉijare!
Legi pli
