La projekto Erasmus + Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo (“VOLade”) estas verŝajne unu el la plej gravaj nuntempaj internaciaj aktivaĵoj de nia asocio. Post la 1a renkontiĝo en Italio, poste en Germanio kaj Pollando, ĉi-foje EKC gastigis la partneran rekontiĝon de la projekto inter la 18a kaj 20a de marto 2022 ĉe ni, en Tuluzo.
SemEo kaj montara staĝo: la ĉifoja organizada kunteksto:
Rememore, la projekto kunlaborigas la subajn organizojn:
- Interkultura Centro Herzberg am Harz (ICH) el Germanio,
- Kosmo Strategio el Britio,
- Tutmonda Esperantista Junulara Asocio (TEJO) el Nederlando,
- Bunta Esperanto- Asocio (BEA) el Italio,
- Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) el Pollando,
- kaj kompreneble ni, Esperanto-Kultur-Centro (EKC) el Francio, kiu estas la kunordiga organizo de la projekto.
Ĉi-foje, la renkontiĝo okazis kadre de pli ampleksa eventaro de EKC: la Esperanto-semajno (SemEo) kiu revenis en 2022 post 2-jara pandemia paŭzo. Aldone de tiu ĉi renkontiĝo okazis pluraj eventetoj en aŭ pri Esperanto inter la 10a kaj 20a de marto, kiel alia projekta renkontiĝo por Reta Edukado Nun (REN) semajnon antaŭ tiu ĉi.
Kadre tiu ĉi VOLade-renkontiĝo, la venigo de du partoprenantoj el Slovakio (ambaŭ TEJO-reprezentantoj) ebligis ankaŭ aldonon de du programeroj al SemEo, ekster tiu ĉi Erasmus-renkontiĝo: Vikipedio-Ateliero dank’ al KuboF kaj prezento de nia slovaka partnero E@I far de Valentin, nia EKC-volontulo nuntempe en Slovakio ĉe E@I.
Tiu Erasmus-renkontiĝo utiligis ankaŭ unu el niaj tradiciaj Staĝoj en Arrout, ĉiprintempe okazinte inter la 18a kaj 20a de marto, samtempe kiel tiu renkontiĝo. Plejparto de la Erasmus-programeroj okazis tie, paralele de la kutimaj kursoj de Esperanto por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj.
La ĉifoja enhavo: mentorado de volontuloj
La projekto VOLade, ekde 2021, celas interŝanĝon de spertoj inter diversaj Esperanto-organizoj tra Eŭropo cele al daŭripova asocia agado pere de gastigado de volontuloj.
Post antaŭaj sesioj pri la avantaĝoj de volontulado, bezonoj de organizoj kaj volontuloj, nia ĉifoja temo estos mentorado de volontuloj, t. e. la labora kaj eksterlabora akompano kaj apogo de volontuloj.
La programo komenciĝis vendredon, la 18-an, kiam ni renkontiĝis kun reprezentanto de la asocio Parcours le Monde (france “Travojaĝu la Mondon”) kiu, en diversaj oficejoj tra Francio (ekzemple en Tuluzo), sendadas junulojn volontuli eksterlanden, interalie per Eŭropaj Solidarecaj Korpusoj (ESK).
Simile kiel EKC, la asocio ankaŭ gastigas volontulojn per Civita Servo en Tuluzo kaj akompanas eksterlandajn volontuladojn de junuloj de Francio. La renkontiĝo estis okazo interŝanĝi spertojn inter niaj partneroj kaj Parcours le Monde, kiu same kiel ni agadas loke kaj partnere internacie.
Post tiu interŝanĝo, la projektanoj kune vojaĝis al Arrout, kie okazis la cetero de la renkontiĝa programo.
La posta tago, sabato la 19-a, fokusiĝis pri la ĉifoja temo de la renkontiĝo: mentorado de volontuloj. Okazis pluraj atelieroj, aktivaĵoj kaj diskutoj pri la idealaj ecoj de mentoroj, laborrilataj kaj eksterlaboraj – ĉu pri taskado, surloka vivo, bonvenigo en la lokan socion, ktp. Pli tiklaj temoj kiel solvado de problemoj kaj konfliktoj estis ankaŭ traktataj pere de rolludo kaj analizo de diversaj situacioj.
Ni post tio – dum laboriga vespero – reviziis la progreson de la liveraĵoj deciditaj pasintkunside en Pollando kaj decidis pri pliaj, logike pri mentorado de volontuloj.
Alia novaj ideoj estis kolektitaj por niaj baldaŭaj eblaj projektoj pri volontulado kaj inkluziveco.
Lige al la temo, okazis prelego pri la Esperanta versio de Vikivojaĝo, uzebla interalie helpe al volontuloj en lando fremda.
La lastan tagon okazis du trejnadoj de EKC-aktivuloj: la unua pri alireblo de eventoj – rilate interalie al handikapo kaj malkapabloj – kaj poste pri motiviĝo kaj motivigo, kiu cetere kaŭzis plurajn pensigajn etikajn diskutojn.
Notindas, ke la temo de tiu unua trejnado ankaŭ ligiĝas al tiu de nia baldaŭa partnera projekto Erasmus+ pri inkluzivecon de edukado kaj trejnado per internacia kunlaboro, kiu formale komenciĝos fine de majo ĉi-jare
Postumado
Novaj laboraj paŝoj estis deciditaj dum tiu renkontiĝo, kiuj estos poste raportitaj dum niaj sekvaj retkunsidoj kaj ĉeesta renkontiĝo fine de majo, okaze de la Skota Kongreso de Esperanto, poste en Nederlando dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO.
Ĝis tiam, kaj daŭrigu la volontuladon!