Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivaĵoj
    • Aktivaĵoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
    • Libroservo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Français
    • Occitan

Partneroj de la projekto VOLade renkontiĝas en Skotlando

04/07/2022 Jeanne Grimaud Blogo

Pasintmonate, du el niaj membroj vojaĝis al Skotlando por reprezenti nian asocion en la renkontiĝo de la partneroj de la projekto Erasmus+ VOLade (‘VOLontulado kaj Asocio Daŭripov-Evoluo’). Jen raporto pri tiu semajnfino riĉa je kundivido!

Erasmus+ Kerna Agado Nº2: Kunlaboro inter organizoj kaj institucioj

De la 26-a ĝis la 30-a de Majo 2022, Michael Boris kaj Jeanne renkontiĝis kun la reprezentantoj de la partneraj asocioj de la projekto pri volontulado, kiun nia asocio kunordigas.

Estis la kvina kaj do antaŭlasta renkontiĝo, ĉar entute ses asocioj partoprenas kaj aktive kontribuas al la projekto. Post Bunta Esperanto-Asocio en Italio (Aŭgusto 2021), Interkultura Centro Herzberg en Germanio (Oktobro 2021), Bjalistoka Esperanto-Societo en Pollando (Decembro 2021), kaj nia Esperanto-Kultur-Centro en Francio en Marto 2022, estis la vico de Kosmo Strategio bonvenigi nin al Skotlando, por laborsesioj kiuj temis ĉi-foje pri teamoj: kiel bone formi ilin, kiel konstrui bonan dinamikon ene de grupo kaj certigi ĝian koherecon por ke ĝiaj membroj povu efike labori…

Edinburgo, sed ankaŭ Dunfermline

La grupo do pasigis la unuan tagon en la skota ĉefurbo, en agrabla kaj komforta medio, tre favora al interŝanĝo kaj kundivido de bonaj praktikoj pri volontulado. Konceptoj kaj teoriaj modeloj pri grupoj estis enkondukitaj, kiel ekzemple la modelo de Tuckman, kiu teoriadis la malsamajn etapojn en la kreado de grupo. Memorigo pri ĉi tiuj teoriaj konceptoj estis grava ĉar volontuloj ofte devas labori teame; estas do esence povi kompreni kiel ili funkcias por povi plej bone antaŭvidi iliajn bezonojn. Tiam, per rolludoj aŭ cerbumadoj, estis pli facile ekhavi ideon pri kiel ĉi tiuj teorioj povus manifestiĝi kaj aplikiĝi.

Dum ni finis nian unuan labortagon, la Skota Kongreso de Esperanto estis komencanta kelkajn mejlojn for de Edinburgo. Ni do transiris la Forth-estuaron por atingi Dunfermline kaj la partoprenantojn de la evento.

La sekvan matenon, prezento de nia projekto estis parto de la programo, kaj skotaj esperantistoj aŭdis pri la programo Erasmus+, la projekto VOLade, la malsamaj eblecoj por iĝi volontulo… Poste Clément, Manu kaj Jeanne, kiel eks-volontuloj, parolis pri siaj spertoj kaj pri tio, kion alportis al ili la programo, antaŭ ol prezenti la avantaĝojn el la vidpunkto de la strukturoj kiuj gastigas la volontulojn.

Poste, ni devis ekveturi al Saint Andrews por la tradicia ekskurso, do ni daŭrigis la diskutojn en malpli formala etoso: en la buso, dum la tagmanĝo aŭ vizitante la stratojn de tiu bela skota urbo.

Dum la cetero de nia restado, ni daŭre ĉeestis la aranĝon, ni vizitis Dunfermline aŭ ni kreis materialon por prezenti la projekton kaj akompani la strukturojn kiuj interesiĝas pri volontulado. Ni proponos ĝin dum nia lasta renkontiĝo en Nederlando, ĉar ni estos gastigitaj de nia partnero TEJO dum la Internacia Junulara Kongreso kiu okazos en Aŭgusto. Tio estos okazo por revizii la bonajn praktikojn, kiujn ni interŝanĝis dum la tuta projekto kun niaj partneroj, kaj provi la novajn ilojn, kiujn ni kreis, antaŭ ol disponigi ilin al asocioj (esperantaj aŭ ne).

VOLade en pluraj lokoj samtempe

Se nia oficiala renkontiĝo okazis en Skotlando, estas substrekinda, ke samtempe (de la 26-a ĝis la 29-a de Majo), okazis la Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio. Marion ĉeestis kaj profitis la okazon por prezenti la projekton kaj instigi francajn organizojn gastigi volontulojn per la programo Civita Servo.

Kelkajn tagojn poste (de la 3-a ĝis la 6-a de Junio), okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Oldenburg, kie Andries – kiel reprezentanto de Interkultura Centro Herzberg – kaj Francesco – kiel reprezentanto de Kosmo Strategio – prezentis la projekton. Leonardo, kiu ankaŭ partoprenis la kongreson (KEKSO okazis paralele), parolis pri lia sperto kiel volontulo por nia asocio kaj TEJO.

Ĝis la IJK en Nederlando por la sekvo de la aventuro VOLade!


Legu kaj spektu ankaŭ…

  • La VOLade projekto
  • 1a renkontiĝo en Asizo (Italio)
  • 2a renkontiĝo en Herzberg Am Harz (Germanio)
  • 3a renkontiĝo en Bjalistoko (Pollando)
  • 4a renkontiĝo en Aruto (Francio)

Dankon al Manu pro la fotoj!

Print Friendly, PDF & Email
Erasmus+renkontiĝovolade-eo

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°291
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°292

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kulturo kaj teknologio 6,85€
  • kiel-diri Kiel diri...? 6,50€

Contacts:
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
Tel  : 0033(0)6 87 64 75 84
toulouse@occeo.net

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.